Rarotonga | ||
---|---|---|
NASA-foto de Rarotonga | ||
insulo • vulkaninsulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Kukinsuloj | |
Geografia situo | 21° 15′ S, 159° 45′ U (mapo)-21.25-159.75652Koordinatoj: 21° 15′ S, 159° 45′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 11 km | |
Areo | 67,1 km² | |
Plej alta loko | Te Manga 652 m | |
Loĝantaro | 10 572 (2011) 158 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Avarua | |
Rarotonga estas vulkaninsulo, la plej loĝata insulo de Kukinsuloj kaj la insulo kie la ĉefurbo estas. La loĝantaro estas 10 572 laŭ la popolnombrado de 2011, el 14 974 de la suma nacia loĝantaro. Captain John Dibbs, mastro de la kolonia brigo Endeavour, kreditiĝas kiel la eŭropa malkovranto en la 25-a de Aŭgusto 1823, dum li transportis la misiiston Rev. John Williams.
La parlamentaj konstruaĵoj kaj internacia flughaveno de Kukinsuloj estas sur Rarotonga. Ĝi estas tre populara turisma destino kun multaj hoteloj, moteloj kaj feriorestadejoj. La ĉefurbeto, Avarua, estas sur la norda marbordo kaj havis 5,445 loĝantarojn dum la popolnombrado de 2006.